Mi iom ŝatis ĝin, sed la stilo estas malnova. La libro apenaŭ diskutas la militon aŭ la vivo en milita malliberulejo, anstataŭ ĝi ĉefe estas amrakonto. La ĉefulo devas decidi inter sian edzinon hejme, aŭ du virinoj en Rusio kiuj amas lin. Sed pro la malnova stilo, ĝi estas iom melodramatika, la virinoj estas tre emociaj kaj pasiaj, sed la viro estas tute senemocia kaj racia. Estas iom da “vira fantazio” en rakonto kie ĉiuj belulinoj amas la viron, malgraŭ ke li ne vere estas tre interesa.
Do, la rakonto ne estas tre bona kaj iom kliŝa. Mi ne ŝatis la kliŝojn pri judoj (kvankam ĝi ne estas kontraŭjudista) kaj kiel “ruza” ili estas. La lingvaĵo estas bela kaj la dua libro (Sur Sanga Tero) estas pli bona.